Projekto Luna
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Projekto Luna (el la rusa vorto "Luna" kies signifo estas "Luno") estis serio de robotaj kosmosondiloj senditaj al la Luno de Sovetunio inter 1959 kaj 1976. Dek kvin el ili sukcesis, ĉiuj desegnitaj kiel orbitilo aŭ surteriĝilo, kaj plenumis multajn atingojn unuafoje. Ili ankaŭ faris multajn esplorojn, studante la kemian konsiston de la Luno, graviton, temperaturon kaj radiadon. Oficiale la projekto konsistis el dudek kvar kosmosondiloj, sed pliaj estis lanĉitaj. Tiuj kiuj malsukcesis atingi orbiton ne estis diskonigitaj kaj enkalkulitaj en la Projekto Luna, dum tiuj kiuj fiaskis en malalta Tera orbito estis nomitaj laŭ la nomo Cosmos .
Rapidaj faktoj kosmoprogramo de Sovetio, Komenco ...
Projekto Luna | |||||
---|---|---|---|---|---|
kosmoprogramo de Sovetio | |||||
Komenco | 1958 vd | ||||
Fino | 1976 vd | ||||
Poste | Luna-Glob vd | ||||
Lando(j) | Sovetunio • Rusio vd | ||||
| |||||
Fermi