Protestoj sur placo Tian An Men
manifestacio por demokratio en Pekino en 1989 / From Wikipedia, the free encyclopedia
De la 15-a de aprilo ĝis la 4-an de junio 1989 okazis manifestaciado de studentoj, laboristoj kaj intelektuloj en la placo Tian An Men de Pekino, Ĉinio. En la fino la ĉinaj ŝtataj aŭtoritatoj ordonis perfortan punon; la Popola Liberiga Armeo invadis la Placon Tian An Men helpe de tankoj, terurante kaj mortigante: oni kalkulas ĝis 2 600 mortintojn kaj 10 000 vunditojn en nura semajnfino. (La ĉina registaro oficiale diras, ke nur kelkcent pereis.)
Rapidaj faktoj manifestacio • masakro, Komenco ...
Protestoj sur placo Tian An Men | |||||
---|---|---|---|---|---|
六四事件 | |||||
manifestacio • masakro | |||||
Komenco | 15-a de aprilo 1989 vd | ||||
Fino | 4-a de junio 1989 vd | ||||
Geografia situo | 39° 54′ 12″ N, 116° 23′ 30″ O (mapo)39.903333333333116.39166666667 | ||||
Lando(j) | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||||
Situo | Pekino | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Fermi
Bildoj de tiu tragedio estis montritaj tutmonde kaj simbolas la maldemokratecon de la ĉina reĝimo, ekzemple la bildoj pri la fama tankviro. Dum kaj post la manifestacioj, la ĉina registaro arestis kaj fojfoje mortpunis multajn organizantojn.