Provinco Ĵalalabat
From Wikipedia, the free encyclopedia
La provinco Ĵalalabat (aŭ regiono respektive oblasto Ĵalalabat, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Жалалабат областы ["Ĵalalabat oblasti"], ruse Джалал-Абадская область [Ĝalal-Abadskaja oblast"], esperantigite foje nomata Ĵalalabato laŭ la kirgiza formo, foje ankaŭ Ĝalalabado laŭ la en eksa Sovetunio hegemonia ruslingva formo) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj Oŝ administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 33 700 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2009 en la provinco vivis 994 000 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas la samnoma urbo Ĵalalabat. La provinco najbaras (laŭ horloĝa direkto) al la kirgiziaj provincoj Talas, Ĉuj, Narin, Oŝ kaj al Uzbekio.
Tiu ĉi artikolo traktas la kirgizian provincon Ĵalalabat, foje ankaŭ laŭ la ruslingva traduko nomata Ĝalalabad. Samnoma urbo Ĝalalabad, ankaŭ centro de provinco, ekzistas en Afganio. |
Provinco Ĵalalabat | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | |||
region of Kyrgyzstan [+] | |||
Lando | Kirgizio | ||
Koordinatoj | 41° N, 72° O (mapo)41.2572.25 | ||
Ĉefurbo | Ĵalalabat | ||
- koordinatoj | 41° N, 72° O (mapo)41.2572.25 [+] | ||
Akvokolektejo | 33 700 km² (3 370 000 ha) [+] | ||
Areo | 33 700 km² (3 370 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 962 200 [+] (2005) | ||
Denseco | 28,55 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | KG-J | ||
|
|||
Provinco Ĵalalabat | |||
Vikimedia Komunejo: Jalal-Abad Region [+] | |||
La provinco estis kreita en novembro 1939. En januaro 1959 ĝi iĝis parto de la najbara provinco Oŝ, sed regajnis sian malnovan sendependan provincan statuson en decembro 1990. La provinco konsistas el 8 distriktoj, kaj inkluzivas 5 urbojn, 8 urbotipajn loĝlokojn kaj 415 vilaĝojn[1]