Prusia-Aŭstria milito
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Prusa-aŭstra milito de 1866, alinome Germana milito aŭ Interfrata milito, temis pri la hegemonio en Germanio. Ĝi finiĝis (armee per la Batalo de Sadová) venke al Prusio kaj ĝiaj aliancanoj, malvenke al Aŭstrio (kaj ties aliancanoj). Sekve de ĝi la Germana Ligo, loza unuiĝo post la Unua Germana Regno, estis dissolvita; Prusio de Aŭstrio transprenis la politikan hegemonion en Germanio. Rezulto estis la malgranda germana solvo, t.e. germana federacio sen Aŭstrio, vd. ankaŭ Demando pri Germanujo kaj Du respondoj al la demando. Ĝi ankaŭ estas konsiderata kiel la dua el tri Militoj de Germana Unuiĝo.