Róbert Bárány
hungardevena aŭstra-hungara otologo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Róbert BÁRÁNYI [ba:ra:nj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárány Róbert (prononco laŭ sistemo IFA ˈbaːraːɲ ˈroːbɛrt), 1876–1936, estis hungardevena aŭstra-juda kuracisto, otorinolaringologo kaj profesoro.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Róbert Bárány | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Róbert Bárány | |||||
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1876 (1876-04-22) en Vieno | ||||
Morto | 8-an de aprilo 1936 (1936-04-08) (59-jaraĝa) en paroĥo de la katedralo de Upsalo | ||||
Tombo | Norda tombejo, apud Stokholmo vd | ||||
Lingvoj | germana • hungara • sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Cislajtio • Svedio • Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto • neŭrosciencisto • profesoro • otologo • scienca esploristo vd | ||||
Laborkampo | otorinolaringologio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Róbert Bárány naskiĝis la 22-an de aprilo 1876 en Vieno, Aŭstrio-Hungario. Li mortis la 8-an de aprilo 1936 en Upsalo, Svedio.[1] En 1914 li honoriĝis per la Nobel-premio pri Fiziologio aŭ Medicino pro sia laboro pri la fiziologio kaj patologio de la vestibula sistemo.[2] Ekde 1917 li estis membro de la Universitato de Upsalo, kaj akceptis aldonan svedan civitanecon en 1919.