Rafinejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rafinejo estas industria kemia entrepreno, kiu per purigo kaj transformigo el natura materialo produktas home pli bone utiligeblan prilaboritan produkton.
La du plej konataj ekzemploj de rafinejoj estas:
- sukerorafinejo - tie el kaĉo de dolĉaj plantofibroj (el sukerkano aŭ sukerbeto) per purigo kaj transformigo ekestas industria sukero,
- nafta rafinejo - tie el nafto per purigo kaj kemia transformigo produktiĝas interalie benzino.
- Kategorio Rafinejo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)