Rajdo de la reĝoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rajdo de la reĝoj (ĉeĥe: Jízda králů) estas moraviaslovaka kaj hanakia popola kutimo, specifa aspekto de reĝemaj solenoj foje disvastigitaj tra la tuta Ĉeĥio, kunigita plimulte kun kristana festo dum pentekostoj. Ekde la jaro 2011 ĝi estas enskribita fare de organizaĵo UNESCO en liston de Majstroverkoj de la buŝa kaj nemateria heredaĵo de la homaro.[1] Garantianto de prilaborado de l' indikoj pri la rajdo de la reĝoj estas Nacia instituto de popola kulturo en Strážnice.
Rajdo de la reĝoj | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
Rajdo de la reĝoj en Vlčnov | ||
Lando | Ĉeĥio | |
Regiono | Moravia Slovakio | |
Tipo | nemateria heredaĵo de la homaro de Unesko | |
Kriterioj | ||
Fonto | ||
Registra historio | ||
Registrado | 2011 (n.k. sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. | ||
La plej populara, ankaŭ dank' al artistoj kiel estis Joža Uprka, oni rajdas ĉiujare en moraviaslovaka Vlčnov. En Dolňácko oni rajdas en Skoronice ĉe Kyjov okaze de kyjova Moraviaslovaka jaro ekde la jaro 1921 reprezentante organizaĵojn de Sokol de Karel Kozánek, poste en lokoj kiel Kunovice, Hluk, Kyjov kaj pluaj. En Kunovice oni aranĝas la rajdon ĉiun duan jaron kaj ĉiujn tri jaroj aranĝas ĝin enkadre de siaj solenoj de Dolňácko urbo Hluk. En Hanakio tio estas Doloplazy aŭ Chropyně, en kiu ĝi nomiĝas "Rajdo de reĝo Ječmínek", renovigita ĝi estas ankaŭ en hanakia urbo Kojetín. La rajdo estis revivigita ankaŭ en Hroznová Lhota, kie en la 1990-aj jaroj rajdis ĝin kelkfoje eĉ knabinoj.
En aliaj eŭropaj regionoj ekzistas similaj solenoj, kiuj havas sian diversan historian devenon kaj diferenciĝas ankaŭ nomoj, kiel: rajdo de krucistoj (křižerjo) en Luzacio, rajdo sur semitaĵo en Aŭstrio kaj Bavario, paska rajdo en Pollando, sessonorigado en svislanda Zuriko. La rajdo de la reĝoj ligas al tradiciaj kamparanaj kutimoj kiel estas printempa tranĉado de herbejo, foriro de varbitoj ktp.
Similaj estas ankaŭ kutimoj de la komenco de somero kunigitaj kun elekto de reĝo kaj reĝino disvastigita en granda parto de Eŭropo: ĉe slavoj (rusalje), Germanio (Pfingstl), Skandinavio, en Francio kaj en Anglio (May Queen, Jack in the Green, Jack o' Lent).[2]
Hodiaŭ la tradicioj de la rajdo de la reĝoj reviviĝas en vico da municipoj de moraviaslovaka regiono, antaŭ la 2-a mondmilito oni rajdis en preskaŭ ĉiu vilaĝo.