Reĝo Arturo
legenda reĝo de Britio je la 5-a aŭ 6-a jarcento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Reĝo Arturo estas grava figuro de la mitologio de Britio, en kiu li prezentas la idealon de reĝado kaj en milito kaj en paco. Li estas la centra persono en la serio de legendoj konataj kiel la Artura legendo. Oni disputas pri tio, ĉu Arturo aŭ ajna modelo por li entute iam ajn ekzistis. En la plej fruaj mencioj kaj en la kimraj tekstoj oni neniam donas al li la titolon "Reĝo". Fruaj tekstoj mencias lin kiel dux bellorum ("gvidanto de militoj", "militestro") kaj la mezepokaj kimraj tekstoj ofte nomas lin ameraudur ("imperiestro"; tiu vorto estas pruntita de la latina imperator, kio povus signifi ankaŭ "militestro").
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Komento: Elstaraj artikoloj estu faktaj kaj citu fontojn, aliokaze ili povas esti malelstarigitaj |
Reĝo Arturo | |
---|---|
mita persono • homo eble fikcia • legendary human figure | |
Verko | Historio de la reĝoj de Britio Le Morte d'Arthur Excalibur Camelot Ywain Unidentified Flying Oddball |
Rolita de | Kenneth More, Nigel Terry, Charlie Hunnam, Clive Owen, Bradley James, Jamie Campbell Bower, Sean Connery |
Informoj | |
Sekso | vira |
Religio | kelta Kristanismo |
Posedaĵo | Excalibur, Clarent |
Loĝloko | Kameloto |
Okupo | monarko |
Patro | Uther Pendragon |
Patrino | Igraine |
Gefratoj | Élaine • Morgause • Feino Morgane • Madoc ap Uthyr |
Edzo/Edzino | Reĝino Ginevra |
Infanoj | Mordred • Llacheu • Amhar • Loholt |
Malamikoj | Mordred |
La nomo devenas de la kelta radiko "Arz" kiu signifas "urso", simbolo de forto, stabileco kaj protekto, karakteroj ekzistantaj en lia legendo: li estis homo forta, trankvila kaj kiel reĝo garantianto de la sekureco de siaj regatoj. En la kelta civilizacio la urso estis ĉefe besto emblema de la reĝeco.
Troviĝas ankaŭ jenaj skribmanieroj: Arzur, Arthus aŭ Artus.
La nomo "Pendragon" devenas de lia patro Uther Pendragon.