Reakirado de varmo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Reakirado de varmo estas teknika procezo, kiu ebligas reuzadon de la varmoenergio, kiu estas forkondukata el sistemo kune kun fluido, ekzemple aero aŭ akvo. Ĝia ĉefa celo estas la minimumigo de la bezono de primara energio.
Reakirado de varmo havas multajn teknikajn aplikojn. Vaste uzata apliko estas en klimatizaj sistemoj, kie oni tiel povas redukti la bezonon de primara energio kaj dum la varma kaj dum la malvarma sezonoj (kie tiaj ekzistas).
Reakirado de varmo estas jam de longe praktikata en metalurgio kie, ekzemple, la aero, enkondukita en altfornon, estas antaŭvarmigata per varmo de forirantaj fumgasoj. Simile oni faras en aliaj industriaj procezoj.
Tiuj ĉi sistemoj estas uzataj, ĉar por varmigi medion necesas multe da energio, kiun eblas akiri grandparte el la forkondukataj gasoj. Por reakiri varmon necesas ia formo de varmointerŝanĝilo.