Regno Ĵemajtio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Regno Ĵemajtio (litove: Žemaičių seniūnija; latine: Capitaneatus Samogitiae) dum la mezepoko ekzistis en la okcidenta parto de Litovio. Ekde la jaro 1441 ĝi estis nomata Duklando Ĵemajtio kaj la duko de Ĵemajtio estis Grandduko de Litovio.
Samogitia estas latinigita versio de la origine litova nomo. Dum la mezepoko, ankaŭ la versioj Samaiten, Samaitae, Zamaytae, Samattae, Samethi estis uzitaj en germanaj kaj latinaj tekstofontoj. La litova nomo Žemaitija estas mallonga formo de "Žemės žemaitēs", kio signifas "malaltaj landoj" [de Litovio], kontraste al "Aukštaitija" aŭ longe "Žemės aukštaitēs", la "altaj landoj" (Aŭkŝtajtio).
La Regno Ĵemajtio okcidente limis al la Balta Maro kaj Orienta Prusio, la germanlingva mezepoka ŝtato de la ordeno de germanaj kavaliroj. Norde ĝi limis al Kuronio, sude al la rivero Nemunas. La orienta limo estis ŝanĝiĝema.
Ekde la 19-a jarcento oni kutimas dividi la teritorion de la litova lingvo al kvin etnografiaj regionoj, inter kiuj unu estas Ĵemajtio - tiu etnografia difino estas iom pli malvasta ol la mezepoka regno.