Regula pluredro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Regula pluredro estas pluredro kies edroj estas kongruaj (egalaj) regulaj plurlateroj kaj estas muntitaj en la sama maniero ĉirkaŭ ĉiu vertico. Regula pluredro estas alte simetria, latero-transitiva, vertico-transitiva kaj edro-transitiva - kio estas ke ĝi estas transitiva je siaj flagoj. La lasta sola propozicio estas sufiĉa difino.
Regula pluredro estas 3-dimensia regula hiperpluredro. Ĝiaj analogoj estas regula plurlatero en 2 dimensioj kaj regula plurĉelo en 4 dimensioj.
Regula pluredro estas identigita per ĝia simbolo de Schläfli de la formo {n, m}, kie n estas kvanto de lateroj de ĉiu edro kaj m kvanto de edroj kuniĝantaj je ĉiu vertico.