Rejnlanda Ardeza Montaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La pejzaĝa regionego Rejnlanda Ardeza Montaro estas grupo de pluraj, geologie tre parencaj, mezaltaj montaroj en la okcidento de Germanio. Ĝi kovras la germaniajn federaciajn landojn Hesio, Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando, sed krome Luksemburgon kaj partojn de nordokcidenta Francio kaj okcidenta Belgio - laŭ tiu difino ĝi inkluzivas ankaŭ la mezaltan montaron Ardenoj.[1]. Plej alta punkto de la Rejnlanda Ardeza Montaro situas en la montaro Taunus kaj estas la monto Großer Feldberg iom nordokcidente de Frankfurto-ĉe-Majno, kiu altas 878 metrojn super la marnivelo.
Rapidaj faktoj Geografia regiono, montara sistemo [+] ...
Rejnlanda Ardeza Montaro | ||||
---|---|---|---|---|
Geografia regiono | ||||
montara sistemo [+] | ||||
Lando | Germanio | |||
Supermara alteco | 878,1288 m ü. NHN [+] | |||
- koordinatoj | 50° 21′ 56″ N, 7° 36′ 23″ O (mapo)50.3655555555567.6062777777778 | |||
Plej alta punkto | Großer Feldberg [+] | |||
Akvokolektejo | 41 300 km² (4 130 000 ha) [+] | |||
Areo | 41 300 km² (4 130 000 ha) [+] | |||
Materialo | sedimenta rokaĵo, metamorfa petro [+] | |||
|
||||
|
||||
Rejnlanda Ardeza Montaro | ||||
Vikimedia Komunejo: Rheinisches Schiefergebirge [+] | ||||
Fermi