Ŝanĝo de reĝimo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Reĝimŝanĝo estas la deviga aŭ truda anstataŭigo de unu reĝimo de registaro per alia. La uzo de la esprimo ŝajnas esti aperinta en 1925. [1]
Ŝanĝo de reĝimo povas okazi per internaj procezoj kiuj estas aŭ rezulto aŭ kiuj sekvas revolucio, puĉo aŭ registara rekonstruo post ŝtata disfalo, civita milito aŭ ĝi simple povas okazi aldone al anstataŭigado de unu registaro pere de alia. Ĝi ankaŭ povas esti trudita al lando fare de potenca eksterlando tra invado, malkaŝaj aŭ sekretaj operacioj, aŭ tra truda diplomatio; do esti la intenca produkto de eksterlanda forto.
Reĝimŝanĝo povas impliki konstrui novajn instituciojn, restarigi malnovajn instituciojn, aŭ kreskigi novajn ideologiojn. Tiu ankaŭ povas esti la armea strategio por trudi reĝimŝanĝon venkante malamikon kaj forigante lian reĝimon perforte.
Inter ja jaroj 1816 kaj 2011, laŭ datumbazo de Alexander Downes, 120 ŝtatestroj estis forigitaj per reĝimŝanĝo trudita de eksterlando.