Ribelo de Varsovio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ribelo de Varsovio aŭ la Varsovia Ribelo 1944 (pole powstanie warszawskie [povSTAnje varŜAVskje]) de 1944 estis provo de la Pola Enlanda Armeo (Armia Krajowa, AK) liberigi Varsovion de la germana okupado kadre de Operaco Tempesto en la Dua Mondmilito, lige al malkaŝo kaj oficiala agado de Pola Subtera Ŝtato.
- Tiu ĉi artikolo estas pri la ribelo en 1944. Pri la ribelo en 1943 vidu la artikolon Ribelo en varsovia geto.
Rapidaj faktoj insurekcio, Daŭro: ...
Ribelo de Varsovio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Dua Mondmilito | |||||||
La 1-an de aŭgusto, la 17-a horo. La ribelo komenciĝas - patrolo de leŭtenanto Jankowski ekiras en agadon | |||||||
insurekcio | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Pollando | Nazia Germanio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Tadeusz Komorowski Antoni Chruściel Tadeusz Pełczyński |
Erich von dem Bach-Zelewski Rainer Stahel Heinz Reinefarth Bronislav Kaminski Petro Dyachenko | ||||||
Forto | |||||||
47.500 | 25.000 | ||||||
Perdoj | |||||||
10.000 mortintoj | 10.000 mortintoj | ||||||
Fermi
Ĝi komenciĝis la 1-an de aŭgusto 1944 kaj daŭris 63 tagojn, ĝis la 2-a de oktobro, kiam la germana armeo, mortigante ne nur soldatojn, sed ankaŭ masakrante 100-250 milojn de civiluloj, sukcesis disbati la ribelon. Post tio la urbo estis dum tri monatoj kaj duono detruata dom' post domo.