Richard Gavin Reid
From Wikipedia, the free encyclopedia
Richard Gavin REID [RIĉad GEJvin REJD] (naskiĝis la 17-an de januaro 1879, mortis la 17-an de oktobro 1980) estis kanada politikisto, kiu fariĝis la ĉefministro de Alberto ekde 1934 ĝis 1935. Li estis la lasta membro de la partio Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto (UFA), kiu ricevis tiun postenon. Pro la sekva venko de la partio de la Sociala Kredito en la ĝenerala baloto de Alberto en 1935, li cetere plenumis la plej mallongan mandaton en la tuta historio de albertaj ĉefministroj.
Richard Gavin Reid | |||||
---|---|---|---|---|---|
Richard Reid en 1934 (provincaj arkivoj de Alberto) | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-a de januaro 1879 en Glasgovo (Skotlando) | ||||
Morto | 17-a de oktobro 1980 (101-jara) en Edmontono (Alberto, Kanado) | ||||
Religio | Presbiterianismo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Kanado vd | ||||
Partio | Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marion Stuart | ||||
Infanoj | Tri filoj, du filinoj | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • terkultivisto vd | ||||
| |||||
6-a ĉefministro de Alberto | |||||
Dum | 10-a de julio 1934 – 3-a de septembro 1935 | ||||
Antaŭulo | John E. Brownlee | ||||
Sekvanto | William Aberhart | ||||
Membro de la asembleo de Alberto | |||||
Dum | 18-a de julio 1921 – 22-a de aŭgusto 1935 | ||||
Antaŭulo | Arthur Ebbett | ||||
Sekvanto | William Fallow | ||||
Provinca Sekretario de Alberto | |||||
Dum | 10-a de julio 1934 – 3-a de septembro 1935 | ||||
Antaŭulo | John E. Brownlee | ||||
Sekvanto | Ernest Manning | ||||
Alberta ministro pri publikaj verkoj | |||||
Dum | 10-a de julio 1934 – 14-a de julio 1934 | ||||
Antaŭulo | Oran McPherson | ||||
Sekvanto | John James MacLellan | ||||
Alberta ministro pri sano | |||||
Dum | 13-a de aŭgusto 1921 – 1923 | ||||
Antaŭulo | Charles R. Mitchell | ||||
Sekvanto | George Hoadley | ||||
Alberta ministro pri municipaj aferoj | |||||
Dum | 23-a de novembro 1925 – 10-a de julio 1934 | ||||
Antaŭulo | Herbert Greenfield | ||||
Sekvanto | Hugh Allen | ||||
Provinca Trezoristo de Alberto | |||||
Dum | 1923 – 10-a de julio 1934 | ||||
Antaŭulo | Herbert Greenfield | ||||
Sekvanto | John Russell Love | ||||
Alberta ministro pri landoj kaj minoj | |||||
Dum | 10-a de oktobro 1930 – 10-a de julio 1934 | ||||
Antaŭulo | Nova posteno | ||||
Sekvanto | Hugh Allen | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Reid naskiĝis proksime al Glasgovo en Skotlando, kaj junaĝe provis plurajn profesiojn, inkluzive de vendisto, militkuracisto (dum la dua brita-bura milito), farmisto, arbohakisto kaj dentisto. Li elmigris al Kanado en 1903. La juna viro rapide partoprenis lokan politikon kaj aniĝis al la freŝdate kreita UFA, kiu nomumis lin kiel kandidaton de la balotdistrikto de Vermilion okaze de la ĝenerala baloto de Alberto en 1921. UFA gajnis la baloton, tiel ke Reid akiris plurajn ministrecojn en la kabinetoj de la sinsekvaj ĉefministroj Herbert Greenfield kaj John E. Brownlee, kie li bonfamiĝis pro sia lerteco kaj pro sia imposta konservativismo. Kiam seksa skandalo necesigis la eksiĝon de Brownlee en 1934, Reid estis unuanime elektita de la partia caucus kiel nova ĉefministro.
Reid enoficiĝis kiel ĉefministro de Alberto meze de la granda ekonomia depresio de la 1930-aj jaroj. Li faris plurajn decidojn por mildigi la suferon de albertanoj, sed li daŭre opiniis, ke lia provinca registaro ne havis sufiĉan potencon kaj influon por instigi plenan ekonomian resaniĝon. Dum tiu malfacila periodo, la civitanoj de Alberto estis sufiĉe allogitaj de la ekonomiaj teorioj de la evangelista pastoro William Aberhart, kiu proponis novan version de sociala kredito. Malgraŭ la protestoj de Reid, laŭ kiu la propono de Aberhart estis ekonomie kaj konstitucie nerealista, la partio de la Sociala Kredito venkegis la UFA en la baloto de 1935 : la partio de Reid ne konservis eĉ unu seĝon.
Reid vivis kvardekkvin pliajn jarojn post sia malvenko, sed li ekde tiam kondutis tre diskrete. Li neniam rekomencis politikan karieron.