Riŝiri (insulo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La insulo Riŝiri (japane 利尻島, [riŝiritō]; Hepburn:Rishiri-tō; Kunrei: Risiri-tō) troviĝas en la japana maro antaŭ la marbordo de Hokkajdo. La insulo estas formita de la pinto de la malaktiva vulkano en Riŝiri-Monto. Kune kun la insulo Rebun kaj la marbordo de Sarobecu, Riŝiri estas parto de la Nacia Parko Riŝiri-Rebun-Sarobecu. La orienta parto de Riŝiri-Insulo apartenas al Riŝirifuĵi-urbeto, kaj la okcidenta parto de Riŝiri-Insulo apartenas al Riŝiri-urbeto.
Rapidaj faktoj vulkaninsulo [+], Koordinatoj ...
Riŝiri | ||
---|---|---|
vulkaninsulo [+] | ||
Koordinatoj | 45° 12′ N, 141° 13′ O (mapo)45.191944444444141.2225 | |
Plej alta punkto | Riŝiri (monto) | |
- alteco | 1 721 m T.P. | |
Longo | 18,2 km (11 mi) | |
Larĝo | 14,6 km (9 mi) | |
Akvokolektejo | 182,08 km² (18 208 ha) [+] | |
Areo | 182,08 km² (18 208 ha) [+] | |
Loĝantaro | 5 593 [+] | |
|
||
Riŝiri | ||
Vikimedia Komunejo: Rishiri Island [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
La plej gravaj ekonomieroj de la insulo estas turismo kaj fiŝkaptado. La insulo havas surfacon de ĉirkaŭ 183 km².