Roboto
artefarita agento faranta fizikan aktivaĵon / From Wikipedia, the free encyclopedia
Roboto estas aŭtomata maŝino, kiu imitas la homon. En literaturaj kaj filmaj sciencfikcioj, robotoj ordinare aspektas kiel homoj, foje kiel metala pupo, foje nedistingeble de la veraj homoj. En la teknika praktiko robotoj kutime ne klopodas imiti la homan aspekton, sed anstataŭi komplikan aŭ danĝeran homan laboron.
Ĉi tiu artikolo temas pri aŭtomata maŝino. Por informoj pri robotoj en Vikipedio, vidu la artikolon Vikipedio:Roboto.
Ili estas uzataj por esplori Lunon, por labori en altaj temperaturoj, en medioj kun venenaj gasoj, kiel persona asistanto en flegejoj, helpanto en biblioteko, akceptejisto en hotelo, lastatmepe kiel rapida, preciza laboristo en muntadaj fabrikoj k.s. Hejmaj robotoj estas kutime kuireja maŝino, kiu havas plurajn funkciojn (muelilo, miksilo, raspilo, tranĉilo k.s.).