Rivereto
natura akvofluo signife pli mallarĝa ol 5 metroj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kutime naturan akvofluon oni nomas rivereto aŭ rojo, se ĝi ne estas pli larĝa ol 5 metroj. Pli larĝajn akvofluojn oni nomas rivero.
Karakterizaĵoj de rivereto estas la variado de la flurapido de la akvo, ĝiaj temperaturaj kondiĉoj, la organismoj troveblaj en ĝi kaj la grado de la influeblo per kemiaĵoj. Riveretoj malpli ol riveroj kapablas adapti la terenon por sia fluo, male: ili devas multe pli adapti sian fluon al la tereno.