Romano Prodi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Romano PRODI [romano prodi] (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1939 en Scandiano) estas itala politikisto kaj ekonomikisto.
Romano Prodi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefministro de Italio | |||||
Persona informo | |||||
Romano Prodi | |||||
Naskonomo | Romano Prodi | ||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1939 (1939-08-09) (84-jaraĝa) en Scandiano | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Alma mater | Katolika Universitato Sankta Koro • Londona Lernejo de Ekonomiko • Universitato Harvard vd | ||||
Partio | Demokrata Partio • Itala kristan-demokrata partio • Partio Popola Itala • La Olivarbo • The Democrats vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Mario Prodi vd | ||||
Patrino | Enrica Franzoni vd | ||||
Gefratoj | Giovanni Prodi • Giorgio Prodi • Paolo Prodi • Vittorio Prodi • Franco Prodi • Maria Pia Prodi • Quintilio Prodi • Fosca Prodi vd | ||||
Edz(in)o | Flavia Franzoni vd | ||||
Infanoj | Antonio Prodi • Giorgio Prodi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto • entreprenisto • universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Ĉefministro de Italio | |||||
Dum | 1996 ĝis 1998 | ||||
Antaŭulo | Lamberto Dini | ||||
Sekvanto | Massimo D'Alema | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 2006 ĝis 2008 | ||||
Antaŭulo | Silvio Berlusconi | ||||
Sekvanto | Silvio Berlusconi | ||||
10-a Prezidanto de la Eŭropa Komisiono | |||||
Komisiono Prodi | |||||
Dum | 1999 ĝis 2004 | ||||
Antaŭulo | Manuel Marín | ||||
Sekvanto | José Manuel Durão Barroso | ||||
EU-Komisionano | |||||
por Italio | |||||
Dum | 1999 ĝis 2004 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas doktoro pri juro en la Universitato de Milano kaj diplomita de la London School of Economics; li estas ano de la partio la Margherita (maldekstra kristandemokrata) kaj de la centr-maldekstra alianco L'Ulivo. Li fariĝis prezidanto de la nove kreita federacio la 26-an de februaro 2005.
Li estis la itala ĉefministro de la 18-a de majo 1996 ĝis la 9-a de oktobro 1998, posteulo de Lamberto Dini, kaj sekvata de Massimo D'Alema.
Li estis prezidento de la Eŭropa Komisiono de la 16-a de septembro 1999 ĝis la 22-a de novembro 2004.
Forlasinte la eŭropan komisionon li fariĝis la sola kandidato de la Unione politika unuiĝo de maldektraj kaj de parto de centraj partioj. En oktobro 2005 primara baloto kiun partoprenis 4,3 milionoj da balotintoj oficiale donis al li la investituron. La Unione gajnis per tre malgranda avantaĝo la parlamentajn balotojn de la 9-a kaj 10-a de aprilo 2006. Romano Prodi do anstataŭis Silvio Berlusconi kiel ĉefministro la 2-an de majo 2006.
Li estas honorprezidanto de la Eŭropa demokrata partio.