Ruĝa perdriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝa perdriko aŭ ankaŭ en kelkaj landoj Ruĝkrura perdriko (kvankam ĉiuj perdrikoj el la genro Alectoris havas ruĝajn krurojn), Alectoris rufa, estas birdospecio el la ordo kokoformaj (Galliformes) kaj familio fazanedoj (Phasianidae). En Britio foje oni konas ĝin kiel Franca perdriko, por distingi ĝin el la Griza aŭ Angla perdriko.
Ruĝa perdriko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Alectoris rufa (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Naturaj arealoj de diversaj specioj de perdriko | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri fortika birdo, kun helbruna dorso, griza brusto kaj ruĝecbruna al sablokolora ventro. La vizaĝo estas blanka kun nigra gorĝorando. Ĝi havas ruĝecstriecajn flankojn kaj ruĝajn krurojn. Kaze de ĝenado, ili preferas kuri anstataŭ ekflugi, sed se necese ili ekflugas mallongajn distancojn per rondoformaj flugiloj kiuj bruege frapas.
Tiu estas semomanĝanta specio, sed ĉefe junuloj manĝas insektojn kiel esenca fonto de proteinoj. La alvoko estas trisilaba ka-ĉu-ĉu.