Ruĝeckrona ajmofilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝeckrona ajmofilo, Aimophila ruficeps, estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj. Ĝi estas malgranda membro de la grupo de la Amerikaj paseroj. Tiu paserino troviĝas ĉefe en Sudokcidenta Usono kaj multe de la interno de Meksiko, sude al Sierra Nevada (Meksiko), kaj al la marbordo de Pacifiko al sudokcidento de tiu montaro. Ties distribuado estas disereca, kun populacioj ofte izolataj unu el alia. Oni agnoskas ĝenerale 12 subspeciojn, kvankam oni sugestis ĝis 18. Tiu birdo havas brunan dorson kun malhela strieco kaj grizaj subaj partoj. La krono estas ruĝeca (de kio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo), kaj la vizaĝo kaj la superokulo estas grizeca kun bruna aŭ ruĝeca strio etenda el ĉiu okulo kaj dika nigra mustaĉa strio.
Ruĝeckrona ajmofilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aimophila ruficeps eremoeca, en Teksaso | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aimophila ruficeps (Cassin, 1852) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiuj ajmofiloj manĝas ĉefe semojn vintre kaj insektojn printempe kaj somere. La birdoj estas ofte teritoriaj, kaj maskloj gvardas sian teritorion pere de kanto kaj memmontrado. Flugo estas rara ĉe tiu specio, kiu preferas salteti surgrunde por moviĝo. Ili estas monogamaj kaj reproduktiĝas dum printempo. La ino demetas 2 al 5 ovojn en nesto, kiu estas tasforma kaj bone kaŝita. Plenkreskaj ajmofiloj estas predataj de hejmkatoj kaj malgrandaj rabobirdoj, dum junuloj povus esti predataj de ampleksa gamo de mamuloj kaj reptilioj. Oni scias ke ili vivas ĝis 3 jaroj, kaj precize plus 2 monatoj. Kvankam la specio estis klasita kiel Malplej Zorgiga, aŭ neminacata je formorto, kelkaj subspecioj estas minacataj pro habitatodetruo kaj unu el ili eble jam estas formortinta.