Ruĝokula pipilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝokula pipilo aŭ Orienta pipilo, Pipilo erythrophthalmus, estas granda specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj amerika genro de Pipiloj, kiu enhavas pliajn 7 aŭ 8 speciojn. La taksonomio de la pipiloj estis ĵus pridisputata en la lastaj jardekoj, kaj iam tiu birdo kaj la proksima Makulpipilo estis konsiderataj ununura specio, nome Ruĝecflanka pipilo.
Ruĝokula pipilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝokula pipilo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pipilo erythrophthalmus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La birdospecia listo de Sibley-Monroe enkalkulas unusolan specion. Ĉe Usono, la American Ornithologists' Union agnoskas du speciojn: P. erythrophtalmus kaj P. maculatus, kriterio sekvata de la Internacia Unio por la Konservado de la Naturo. En Meksiko ekzistas du indiĝenaj variantoj, kiuj kutime estas konsiderataj kiel subspecioj aŭ specioj nome: P. (e.) macronyx kaj P. (e.) socorrensis.