Rudolf Höß
germana naziisto, SS-oficisto, fondinto kaj la unua komandanto de germana koncentrejo (ekstermejo) en Aŭŝvico / From Wikipedia, the free encyclopedia
Rudolf Franz Ferdinand Höß (n 25-an de novembro 1900 en Baden-Baden; m. 16-an de aprilo 1947 en Aŭŝvico, pendumita) estis germana nazio, SS-oficisto, fondinto kaj la unua komandanto de koncentrejo en Aŭŝvico.
Rudolf Höß | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rudolf Franz Ferdinand Höß |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1901 (1901-11-25) en Baden-Baden |
Morto | 16-an de aprilo 1947 (1947-04-16) (45-jaraĝa) en Auschwitz I concentration camp |
Mortokialo | pendumo |
Tombo | Auschwitz I concentration camp |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Aŭŝvico |
Ŝtataneco | Germanio • Germana Regno |
Alma mater | Karl-Friedrich-Gymnasium Mannheim |
Familio | |
Edz(in)o | Hedwig Höß |
Amkunulo | Eleonore Hodys |
Infanoj | 5 |
Parencoj | Rainer Höss |
Okupo | |
Okupo | militkrimulo • oficiro • politikisto • Beamter |
- Ne konfuzu lin kun Rudolf Hess.
Li memvole soldatiĝis en aĝo de 15, kaj kiel 17-jarulo li estis jam suboficiro en Turkio. En 1919 aliĝis al Freikorps Roßbach kaj partoprenis en bataloj en Baltio, en la Ruhr-regiono kaj Supra Silezio. Li aliĝis en 1922 al NSDAP. Li estis en prizono, liberiĝis en 1928.
Li estis la komandanto de la koncentrejo Aŭŝvico ekde majo 1940 ĝis 9-a de novembro 1943. En 1944 denove agadis tie.
Li vivis kaŝnome kiel matroso „Franz Lang” (1945), sed britoj kaptis lin en 1946. En 1947 li estis procesita en Pollando pro murdoj, kaj estis kondamnita al morto. Antaŭ sia ekzekuto, li skribis aŭtobiografion en la prizono.