Rybniště
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rybniště (germane Teichstatt) estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Děčín en norda flanko de Luzacia montaro, en suda parto de Ŝluknova terlango. La municipo situas en supermara alteco 460 metroj en montopasejo inter montoj Plešivec kaj Široký vrch. Granda parto de la municipo situas sur teritorio de PPR Luzacia montaro. Vivas ĉi tie 707 loĝantoj (2024). Sur la teritorio de municipo situas ankaŭ Granda fiŝlago Rybniště kaj valbaraĵo Chřibská.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Rybniště | |||
germane Teichstatt | |||
municipo | |||
Aviadila vido al mezo de Rybniště | |||
|
|||
Oficiala nomo: Rybniště | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Děčín | ||
Administra municipo | Varnsdorf | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Parto de | Ŝluknova terlango | ||
Montaro | Luzacia montaro, Ŝluknova montetaro | ||
Konata loko | Valbaraĵo Chřibská | ||
Situo | Rybniště | ||
- alteco | 460 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 52′ 48″ N 14° 30′ 55″ O (mapo) | ||
Areo | 12,71 km² (1 271 ha) | ||
Loĝantaro | 707 (2024) | ||
Denseco | 55,63 loĝ./km² | ||
Fondo | 1715 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 407 51 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0421 | ||
NUTS 5 | CZ0421 562793 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Rybniště | |||
Retpaĝo: www.obecrybniste.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kytlice, Chřibská, Horní Podluží, Krásná Lípa, Jiřetín pod Jedlovou kaj Varnsdorf.