Saarbrücken
la ĉefurbo de la federacia lando Sarlando en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Saarbrücken estas la ĉefurbo de Sarlando, en Germanio. Ĝi troviĝas borde de la rivero Saro (la nomo signifas "ponto sur la Saro") kaj la urboteritorio limas al Francio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 181 959 loĝantojn inkluzive de la antaŭurboj apartenantaj al ĝi. Saarbrücken estas la kultura kaj ekonomia ĉefurbo de Sarlando.
Saarbrücken | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Panoramo de la urbocentro | |||||
urbego • universitata urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • ĉefurbo de germania federacia lando | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Unglaublich vielfältig | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Germanio | ||||
Ŝtato | Germanio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 66001–66133 • 6600 | ||||
Retpaĝaro | http://www.saarbruecken.de | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Charlotte Britz [1] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 181 959 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 086 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo)49.2333333333337 | ||||
Alto | 230 m | ||||
Areo | 167,07 km² (16 707 ha) | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Saarbrücken [+] | |||||
| |||||
France la urbo nomiĝas Sarrebruck, la lokuloj parolas pri Saarbrigge. En Esperanto oni nomis ĝin aŭ Sarbrukeno aŭ Sarbruko.
Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas: 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo)49.2333333333337 .
Ekde januaro 2008 la urbo estas la centro de la nove fondita Regiona Ligo Saarbrücken, kiu estas aparta speco de teritoria unuo de Germanio, iusence komparebla al distrikto. Simile kiel la Distrikto Regiono Hanovro, ĝi grupigas grandan urbon kaj ĝian geografian ĉirkaŭaĵon.