Samantha Smith
From Wikipedia, the free encyclopedia
Samantha Smith [saMENta smis] (29-a de junio 1972 — 25-a de aŭgusto 1985) estis usona mezlernejanino el la subŝtato Majno, kiu iĝis tutmonde konata pro la letero, kiun ŝi skribis al la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio Jurij Andropov en la tempo, kiam la Malvarma milito estis en sia plejo.
Samantha Smith | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Samantha Reed Smith |
Naskiĝo | 29-an de junio 1972 (1972-06-29) en Houlton |
Morto | 25-an de aŭgusto 1985 (1985-08-25) (13-jaraĝa) en Auburn |
Mortokialo | aviadila kraŝo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | televida aktoro • infana aktoro • pacaktivisto |
TTT | |
Retejo | http://samanthasmith.info/ |
Iam Samantha vidis kovrilon de revuo «Time Magazine», sur kiu aperis la nova gvidanto de Sovetunio, Andropov. La revuo komentis, ke la nova gvidanto estas tre danĝera persono, kies regado aparte endanĝerigas sekurecon de Usono. Tiam Samantha demandis sian patrinon: "Se ĉiuj tiel timas Andropov-on, kial oni ne skribas al li leteron kun rekta demando, ĉu li planas ekmiliti?" La patrino ŝerce respondis: "Nu skribu mem". Samantha skribis.