Samuel L. Jackson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Samuel Leroy JACKSON naskiĝis la 21-an de decembro 1948(nun 1948-12-21) en Vaŝingtono) estas usona aktoro, kies unuaj sukcesoj okazis kiel reprezentanto de New Black Cinema. Li havis diversajn roletojn en filmo Goodfellas antaŭ ol li renkontis lian mentoron, Morgan Freeman kaj direktiston Spike Lee. Akirinte bonajn kritikojn pro la rolo en Jungle Fever en 1991, li ludis en filmoj kiel Patriot Games, Amos & Andrew, True Romance kaj Jurassic Park. Lian internacian trarompon alportis ludo en kulta filmo de Quentin Tarantino, la Pulp Fiction (1994), en kiu li ludis la rolon Jules Winnfield.
Samuel L. Jackson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Samuel L. Jackson | |||||
Naskonomo | Samuel Leroy Jackson | ||||
Naskiĝo | 21-an de decembro 1948 (1948-12-21) (75-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
Religio | neaktiva katoliko vd | ||||
Etno | afrik-usonano vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Gabono vd | ||||
Alma mater | Lernejo Morehouse vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Latanya Richardson vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • aktoro • filmproduktoro • voĉaktoro • ĝenra aktoro • televida aktoro • televida produktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1972– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Pulp Fiction ❦ Star Wars ❦ Kinematografia Universo de Marvel vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jackson post tiam aperis en pli ol 100 filoj, interalie en Die Hard with a Vengeance, The 51st State, Jackie Brown, Unbreakable, The Incredibles, Black Snake Moan, Shaft, Snakes on a Plane. Jackson plenkreskis en Tennessee. Dum sia junaĝo, li interesiĝis pri muziko, estis longtempa membro de la lerneja orkestro kaj volis iĝi komence trumpetisto. Pli poste li ŝanĝis do al teatra grupo, ĉar lia kuracisto proponis al li la aktoradon kiel kuracaĵon kontraŭ balbutado.
Li finstudis en 1972 pri teatra scienco en Morehouse College en Atlanto. Poste komence ludis en tetraĵoj, pli poste ŝanĝis al filmoj.
Jackson geedziĝis en 1980 kun LaTanya Richardson, kun kiu li havas filinon Zoe.