San Antonio estas la ĉefurbo de Kantono Bexar, Teksaso, Usono. Originale fondita de Kanariaj Insulanoj en 1731, San-Antonio estis unu el fruaj hispanaj setlejoj en la Amerikoj. La Batalo de la Alamo okazis apude dum 1836 kaj la urbeto fine kreskis ĝis ĝi entenis la misiejon. Hodiaŭ, la Alamo estas en la koro de centra San-Antonio.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: San Antonio
Rapidaj faktoj Fotomontaĵo, urbo de Usono • urbego • kantona sidejo ...
Fama pro gia Rivermarŝejo (angleRiverwalk, hispanePaseo del Rio) kaj la Alamo, estante hejmo de Sea World, Six Flags, Casa Navarro, El Merkado, la Tower of the Americas, aliaj misiejoj, muzeoj, kaj la Institute of Texas Cultures(Instituto de Teksasaj Kulturoj), San-Antonio estas vizitita de dudek milionoj da turistoj jare. La urbo estas ankaŭ la hejmo de Fuorto Sam Houston, Aerarmea Bazo Lackland, Aerarmea Bazo Randolph, kaj Urba Bazo Brooks. La estrejoj de SBC Communications kaj Clear Channel Communications estas en San-Antonio.
San-Antonio estas servata de la San Antonio International Airport.