Elizabeto de Hungario
hungara kristana sanktulino de la 13a jarcento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Elizabeto de Hungario aŭ Elizabeto de Turingio (n. en 1207, Sárospatak aŭ Pozsony – m. 17-an de novembro 1231, Marburg) estis hungara reĝidino de la dinastio Arpado, kiu pro amŝato al la malriĉuloj rezignis pri siaj posedaĵoj kaj tiel iĝis ekzemplo por la kristana indulgo. Oni sanktigis ŝin en 1235.
Sankta | ||
Elizabeto de Hungario | ||
---|---|---|
Landgrafino de Turingio (progeedza) | ||
Statuo pri Elizabeto (ĥolera puto en Dresdeno) | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de julio 1207 (1207-07-07) en Sárospatak (aŭ Pozsony), Reĝlando Hungario (hodiaŭ Bratislava, Slovakio) | |
Morto | 17-an de novembro 1231 (1231-11-17) (24-jaraĝa) en Marburgo, Landgrafujo Turingio, Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Hesio, Germanio) | |
Tombo | Elizabetapreĝejo vd | |
Religio | Katolikismo | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Dinastio | Árpád (denaske) Ludowinger (progeedze) | |
Patro | Reĝo Andreo la 2-a | |
Patrino | Gertrud de Andechs | |
Gefratoj | Jolanda de Hungario, Anno Maria de Hungario, Béla la 4-a, Stefano la Postmorta, Kolomano de Galicio kaj Andreo de Galicio vd | |
Edz(in)o | Ludoviko la 4-a de Turingio | |
Infanoj | Hermann Sophie Gertrud | |
Profesio | ||
Okupo | filantropo flegisto vd | |
Sanktulino | ||
Kanonizo | 1235 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝia patro estis la hungara reĝo Andreo la 2-a, kiu fianĉinigis ŝin jam infanaĝe kun filo de la turingia landgrafo Hermann la 1-a, tiel ŝi plenkreskis en la kortego de Turingio. Post morto de landgrafo Hermann la 1-a en 1217 (kaj ties unua filo Hermann en 1216), ŝi geedziĝis kun la dua filo Ludoviko la 4-a en 1221, kiu tiam sekvis sian patron sur la landgrafa trono. Ŝi amis sian edzon, kio estis surpriza en epoko de la interes-geedziĝoj. Ŝi ofte promenis Ludovikon por longaj vojoj, ofte eĉ kuraĝis manĝi kun li ĉe komuna tablo. Kiam ŝia edzo revenis el vojaĝo, ŝi publike kisis lin "kun koro kaj buŝo, milfoje". Tiu bildo ne kongruis kun atendita bildo, konduto de tiutempaj virinoj, edzinoj.
La geedziĝo daŭris ĝis 1227, kiam Ludoviko mortis je pesto dum la 4-a krucmilito, en Italio, Otranto. Post tio, Henriko Raspe la 4-a - frato de Ludoviko - surtroniĝis, Elizabeto forlasis Turingion kaj ekloĝis ĉe la onklo, la bamberga episkopo Eckbert. Tiam ŝi jam ne okupiĝis pri la rango kaj posedaĵo kaj aliĝis al laika ordo Sankta Francisko.
Ŝi konstruigis en Marburgo hospitalon por la malriĉuloj kaj malsanuloj kaj la restantan vivon dediĉis al ili. Ŝi vivis en treega malriĉeco kun spirita vivo de asketo, Konrado el Marburg. Kelkaj taksis Konradon pli poste kruela kaj netaŭga pro traktado, konduto al Elizabeto. Li ofte skurĝis, batis sange la virinon ekz. pro forgesita preĝado.
Indigniĝon kaŭzis ankaŭ la praktika kristanismo de Elizabeto. Ŝi vendis siajn juvelaĵojn kaj aĉetis laborilojn (ekz. serpojn), nutraĵojn, flegis malsanulojn, kiujn aliaj eĉ proksimiĝi ne kuraĝis (estas dokumentita, ke ŝi kisis pusajn abscesojn de lepruloj. La flegado de malsanuloj estis tasko de la viroj en la 13-a jarcento, tiel tio estis ankaŭ kontraŭ la konvencioj.