Sankta Maria Glorplena de la Fratoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Maria Glorplena de la Fratoj (itale Santa Maria Gloriosa dei Frari), estas preĝejo en Venecio. Ĝi estas krom Sanktaj Johano kaj Paŭlo la plej granda kaj eminenta preĝejo laŭ gotika arĥitekturo en Venecio. La preĝejo estas konsekrita laŭ Ĉielenpreno de Maria. En ĝia ekipaĵo troviĝas multaj elstaraj artverkoj, inter ili du ĉefverkoj de Ticiano. En 1926 la papo rangaltigis ĝin al “malgranda“ baziliko.
Rapidaj faktoj Preĝejo, Lando ...
Sankta Maria Glorplena de la Fratoj | ||
---|---|---|
Preĝejo | ||
paroĥopreĝejo, malgranda baziliko [+] | ||
Lando | Italio | |
Situo | Venecio | |
- koordinatoj | 45° 26′ 13″ N, 12° 19′ 35″ O (mapo)45.4369312.32649 | |
Materialo | briko [+] | |
Sankta Maria Glorplena de la Fratoj | ||
Vikimedia Komunejo: Santa Maria Gloriosa dei Frari (Venice) [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
Krom tio en la du iamaj monaĥejoj, kiuj apartenas al la preĝejo, troviĝas ekde 1817 la ŝtata arĥivo de Venecio.