Sankta Marteno (insulo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La insulo Sankta Marteno troviĝas en la Kariba Maro kaj estas nomita laŭ la sankta Marteno de Tours. La insulo situas 240 km oriente de Puerto-Riko, kaj sude de Angvilo. Ĝi apartenas al la Malgrandaj Antiloj. La insulo estas politike dividita:
- Saint-Martin, la norda insuloparto, estas transmara kolektivo de Francio (ĝis la 22-a de februaro 2007 ĝi apartenis al la transmara departemento Gvadelupo).
- Sint-Maarten, la suda insuloparto, apartenas al la Nederlandaj Antiloj, teritorio dependa de Nederlando.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Martin (apartigilo) |
Rapidaj faktoj insulo ...
Sankta Marteno | ||
---|---|---|
Mapo (verda=franca roza=nederlanda) | ||
insulo | ||
Akvejo | Kariba Maro | |
Insularo | Malgrandaj Antiloj | |
Geografia situo | 18° 1′ N, 63° 3′ U (mapo)18.023611111111-63.048333333333424 f1 | |
| ||
Longo | 14,3 kmf2 | |
Larĝo | 13,3 kmf3 | |
Areo | 87 km² f4 | |
Plej alta loko | Pic Paradis 424 mf5 | |
Loĝantaro | 72 239 (2014) 830 loĝ./km² | |
Neoficiala flago de franca Sankta Marteno | ||
Fermi
Laŭ la stato de 2014 sur la insulo vivis 72 239 loĝantoj sur areo de 87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 830 loĝantoj/km².
- Sankta Marteno (insulo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Sankta Marteno (insulo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)