Serifo
streketo aldonita ĉe fino de litero en tiparo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Serifo, ankaŭ nomata "kalkano", estas malgranda transversa streketo ĉe la finaj partoj de iuj tipoj (literoj, ciferoj kaj signoj) en tipografio. Tiujn tipojn oni nomas "serifaj tipoj", kontraste al "senserifaj tipoj", kiuj ne havas serifojn (vidu la bildon).
Senserifaj tipoj | |
Serifaj tipoj | |
Serifoj ruĝe markitaj |
Ekzemploj de serifaj tiparoj estas: Bodoni, Century Schoolbook, Clarendon, Courier, Garamond, Kuriero, Palatino, Rockwell, Times ...
Ekzemploj de senserifaj tiparoj: Antique Sans, Arial, Helvetica, Svisujo, Verdana...