Ŝahmuka skribsistemo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝahmuka skribsistemo (ŝahmuke شاہ مکھی) estas unu el la du ĉefaj ortografioj de panĝaba. Ĝi estas abĝado, kiu baziĝas sur arab-persa ortografio kaj oni ĝin uzas ĉefe en okcidenta Panĝabo. Ĝi tute malsamas al gurmuka skribsistemo, kiun oni uzas en orienta Panĝabo. Malkiel Esperanto, oni skribas en la ŝahmuka skribo de dekstre al maldekstre kaj Nastaleeq estas populara tiparo.[1] Kvankam panĝaba estas tona lingvo, kiel ĉina, la ortografio ne havas apartajn signojn por montri tonon.