Sindromo de Asperger
psika sindromo; parto de la aŭtisma spektro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sindromo de Asperger (ankaŭ Asperger-sindromo, Aspergera sindromo) estas unu el pluraj perturboj de la aŭtisma spektro (PAS) kiuj estas karakterizataj per apartaj sentivecoj, malfacilaĵoj en komunikado kaj sociaj kapabloj, kaj per limigitaj kaj stereotipigitaj interesoj kaj okupoj. La sindromo de Asperger malsamas de la aliaj perturboj de la aŭtisma spektro per manko de ajna ĝenerala malfruiĝo en lingvaj kapabloj aŭ kogna evoluo. Detalemo, perfektiĝemo, elstaraj lingvaj kapabloj, pedanta parolmaniero kaj motora plumpeco estas ofte raportataj. Pro bona inteligento oni povas malfacile rekoni ĝin, la plejparto de la kazoj restas sen rekono. Averaĝe nur unu virino estas diagnozata kontraŭ 5 viroj. Multaj homoj, ĉefe virinoj, sentas sian diferencon, maskas siajn malavantaĝojn, adaptiĝas al la socio sen scii pri sia sindromo. Ofte aldoniĝas aliaj perturboj: plejofte ĉe la virinoj depresio kaj anksio kaj ĉe la viroj malatento kaj hiperaktiveco.
La sindromo de Asperger estas nomita honore al Hans Asperger, kiu en 1944 priskribis infanojn en sia praktiko, kiuj laŭŝajne posedis normalan intelekton sed kiuj ne posedis sufiĉajn kapablojn pri nevorta komunikado, ne kapablis ĝuste montri empation kun siaj samaĝuloj kaj estis fizike plumpaj. La terminon donis la angla doktoro Lorna Wing, ŝi uzis ĝin unue en 1981.
Kvindek jarojn poste oni agnoskis la aspergeran sindromon en la Klasifiko Internacia de Malsanoj kaj rilataj sanproblemoj (ICD-10) kaj en la 4-a eldono de la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de mensaj malordoj respektive perturboj (DSM-IV) sub la nomo Perturbo de Asperger. Oni distingas la aspergeran sindromon disde la altfunkcianta aŭtismo (HFA) ĉefe per la ekzameno de la inteligento. Ĉe la altfunkcianta aŭtismo la averaĝa nombro tre altas dum ĉe la aspergera sindromo ĝi povas esti ordinara aŭ havi grandan malsimilon, tio estas altan averaĝon por la lingva parto kaj malaltan por la performa parto (la spacostrukturaj taskoj) tiel ke oni nomas ĝin heterogenan kaj ne povas kalkuli averaĝon. La disvastiĝo de aspergera sindromo ne estas firme establita. La preciza kaŭzo de la aspergera sindromo estas nekonata, kvankam esploroj indikas la genetikan kontribuon kaj cerboskanaĵoj identigis strukturajn kaj funkciajn diferencojn en specifaj regionoj de la cerbo. Ĉefe genetiko progresas kaj senĉese aperadas artikoloj pri freŝaj malkovroj, laste pri la specifo de la virinaj cerboj kiujn oni ĝis nun ne sufiĉe esploris.
De 2013 oni ne plu uzu la terminon "sindromo de Asperger" sed nur "perturbo de la aŭtisma spektro". Parto de la aspergera komunumo kontraŭstaras tiun ŝanĝon.
La aspergera sindromo ne estas malsano do ne ekzistas kuracilo. Ĝi estas alia strukturo de cerbo kiuj estigas elstarajn kapablojn kaj malkapablojn. Certaj intervenoj celas helpi mastrumi siajn sentivecojn, la komunikadon kaj la socian funkciadon. La plej multaj individuoj kun aspergera sindromo sukcesas mastrumi siajn diferencojn, sed multaj bezonas moralan subtenon kaj kuraĝigon por povi vivi sendependan vivon. Iuj esploroj observis ce aspergeruloj pli da neduumuloj, samseksemuloj kaj homoj sen seksa intereso. Pluraj plenkreskuloj kun AS atingis plej altnivelajn sukcesojn en siaj ŝatataj kampoj kaj famaj estiĝis tiuj kiuj eminentiĝis en lingvoj, matematiko, fiziko kaj komputilscienco. Esploristoj kaj AS-uloj helpis ŝanĝi la aliron al AS kiel kuracenda devio de la normo, kun la celo trakti AS-ulon kiel malsamulon kun alia aliro al la mondo. Aspergeruloj ofte ŝatas katojn kaj vivi eksterlande, kie ilia strangeco estas pli akceptata. La esperantisto Daniel Tammet scipovas Esperanton kaj informas pri ĝi en sia libro "Naskiĝinta en blua tago".