Sing-Akademie zu Berlin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sing-Akademie zu Berlin (Kantakademio je Berlino) estas la plej antikva miksita ĥorasocio tutmonde. La ĝis nun daŭre ekzistanta institucio tenas grandan amatoran ĥoron, plurajn muzikajn ofertojn por infanoj kaj junuloj en sia reto Benevoli same kiel la arkivo reveninta en 2001 el Kievo, kiu estas unu el la plej elstaraj noto-kolektoj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Ĝin gvidas arte Kai-Uwe Jirka de la Universitato pri Artoj en Berlino.