Skarlata arao
From Wikipedia, the free encyclopedia
Makao (birdo) redirektas ĉi tien. Por aliaj signifoj vidi Makao
La skarlata arao (Ara macao), ankaŭ konata kiel makao aŭ, laŭ Brazila loka nomo, ararakango, estas granda, ruĝa, flava kaj blua (laŭ partoj) papago de Sudameriko, nome membro de granda grupo de amerikaj papagoj nomitaj araoj kaj de ties genro Ara. Ĝi estas indiĝena de humidaj ĉiamverdaj arbaroj de tropika Sudameriko. Ties teritorio etendas el pleja sudorienta Meksiko al Amazonio de Peruo, Bolivio, Venezuelo kaj Brazilo en malaltaj teroj el 500 m (almenaŭ iam) ĝis 1000 m. Ĝi suferis pro loka formorto pro habitatodetruo kaj kaptado por la papaga komercado, sed surloke ĝi restas sufiĉe komuna. Iam ĝi havis teritorion norde ĝis suda Tamaulipas. Ĝi povas ankoraŭ troviĝi sur la insulo Coiba. Ĝi estas la nacia birdo de Honduro.