Snow White and the Seven Dwarfs
usona movbilda filmo de 1937 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Neĝulino kaj la sep nanoj (Snow White and the Seven Dwarfs en la origina versio) estas 1937-a desegnita longforma filmo, la unua produktita de Walt Disney. Ĝi ne estis la unua longdaŭra desegnita filmo produktita (unua estis la argentina filmo El Apóstol). Tamen, ĝi estis la unua desegnita filmo kiu estis vaste sukcesa en la anglalingva mondo, kaj la unua filmita en Technicolor. Ĝi ankaŭ estis la plej sukcesa filmo aperinta en 1938, kaj rangas la 10-a plej sukcesa filmo laŭ enspezo kiam alĝustigita inflacie.
Neĝulino kaj la sep nanoj | |
---|---|
longa movbilda filmo • filmo | |
Originala titolo | Snow White and the Seven Dwarfs |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 21-a de decembro 1937 |
Daŭro | 83 minutoj |
Ĝenro | Fantasto |
Kameraado | sen valoro |
Buĝeto | Usona $1.488.000 (taksata) |
Reĝisoro(j) | William Cottrell Wilfred Jackson Larry Morey Perce Pearce Ben Sharpsteen |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | Ted Sears Richard Creedon kaj aliaj |
Laŭ la verko de | Fratoj Grimm |
Filmita en | Usono |
Muziko de | Leigh Harline |
Ĉefrolantoj | Adriana Caselotti Lucille La Verne Pinto Colvig Roy Atwell |
Produktinta firmao | Walt Disney Company |
Distribuo | RKO Radio Pictures |
Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
En 1989, Snow White and the Seven Dwarfs estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.
Ĝi estis unu el la plej famaj filmoj inter la unuaj kiuj uzis la revolucian sistemon Teknikoloro.