Staĥanov-movado
From Wikipedia, the free encyclopedia
En soveta historio kaj ikonografio, Staĥanovito (ruse стахановец) sekvas la ekzemplon de Aleksej Grigorjeviĉ Staĥanov, uzante fortan laboron aŭ tajlorismajn efikojn por super-plenumi laboron. Li prenas nomon de Aleksej Staĥanov kiu laŭdire produktis 102 tunojn da karbo en unu skipo, la 31-an de aŭgusto 1935 en karbomino kiel minhakisto en Donecka baseno. Tiel li troplenumis 13-oble la validan labornormon.
Staĥanovismo estas tendenco labori super la normalaj laborniveloj.
Staĥanovisto estis tia laboristo, kiu laboris super la normalaj laborniveloj.