Statuo de Espartero
From Wikipedia, the free encyclopedia
La monumento al la Generalo Espartero de Madrido (Hispanio) troviĝas en la vojrenkontiĝo de la stratoj Alkalao kaj O'Donnell, ĝuste en la limo de la distriktoj Salamanko kaj Retiro, kaj antaŭ la Pordo de Hernani tra kiu alireblas la Parkon Retiro. La monumento reprezentas la politikiston kaj militiston Baldomero Espartero (1793–1879) surĉevale kaj vestita per militistaj vestaĵoj. Ĝi estis subvenciata laŭ nacia subskribo kaj solene inaŭgurita en la jaro 1886.
Rapidaj faktoj skulptaĵo, Estiĝo ...
Statuo de Espartero | |||
---|---|---|---|
skulptaĵo | |||
Estiĝo | 1886 | ||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Madrido | ||
Adreso | C/ O'Donnell | ||
Situo | |||
Geografia situo | 40° 25′ 16″ N, 3° 41′ 1″ U (mapo)40.421126-3.683587 | ||
| |||
Parto de | Paseo del Prado and Buen Retiro, a landscape of Arts and Sciences vd | ||
Fermi