Stelo de Bet-Leĥem
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Biblio diras ke Jesuo Kristo naskiĝis sub la stelo de Bet-Leĥem. Estas dirite, ke unu stelo aperis al la tri reĝoj, kiuj venis por adorkliniĝi al Jesuo, ke ĝi antaŭiris ilin por al ili montri la vojon, kaj ke ĝi haltis, kiam ili alvenis (Mateo ĉap. 2, versetoj 1-12).
Ĉi tiu artikolo temas pri laŭraporta astronomia fenomeno. Por astro eliganta lumon rigardu la paĝon Stelo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Stelo (apartigilo). |
Certe en tiu cirkonstanco la lumo ne povas esti ia movebla stelo. Oni povus tion kredi en tiu tempo, kiam oni pensis ke steloj estis lumaj punktetoj fiksitaj sur la ĉielo, kiuj eĉ povis fali sur la teron, sed, nuntempe, oni serĉu aliajn klarigojn.