Sud-Sudano
senmarborda lando en Afriko, apud Sudano, Ĉado, Respubliko Centrafiko, Demokratia Respubliko Kongo, Ugando, Kenjo, kaj Etiopio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sud-Sudano (alternative Suda Sudano) estas sendependa respubliko, pli frue aŭtonoma provinco de la afrika lando Sudano. Ĝi konsistas el 10 de la 26 federaciaj ŝtatoj de Sudano.
Rapidaj faktoj Parto de, Ĉefurbo ...
Sud-Sudano | |||
angle The Republic of South Sudan | |||
respubliko | |||
|
|||
Oficiala nomo: The Republic of South Sudan | |||
Parto de | Afriko | ||
---|---|---|---|
Ĉefurbo | Ĝubao | ||
- koordinatoj | 4° 51′ 00″ N 31° 36′ 00″ O (mapo) | ||
Areo | 619 745 km² (61 974 500 ha) | ||
Loĝantaro | 5 641 700 (2010) | ||
Denseco | 9,1 loĝ./km² | ||
Ĉefministro | Salva Kiir Mayardit | ||
Horzono | UTC+3 | ||
Poŝtkodo | SS | ||
Interreta domajno | .ss | ||
Telefona kodo | 211 | ||
Monunuo | pundo | ||
Lingvo | angla | ||
Religio | kristana, naturreligio | ||
Situo de Sud-Sudano
| |||
Vikimedia Komunejo: South Sudan | |||
Retpaĝo: www | |||
Fermi
Je la 9-a de januaro 2011 la loĝantaro de Sud-Sudano decidis per referendumo kun 98-99 procentoj pri la sendependeco de la provinco kaj tial ĝi estas unu el la plej junaj sendependaj ŝtatoj en la mondo.
Ekde la 9-a de julio 2011 Sud-Sudano estas la 54-a sendependa ŝtato de Afriko kaj la 193-a de Unuiĝintaj Nacioj. La oficiala festo estis en mateno de la 9-a de julio 2011. UN- ĝenerala sekretario Ban Ki-moon partoprenis la feston.
Ĝiaj najbaraj landoj estas:
- en la nordo, Sudano,
- en la oriento, Etiopio,
- en la sudo, Kenjo, Ugando, Demokrata Respubliko Kongo,
- en la okcidento, Centrafriko,