Suda distrikto de Israelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La suda distrikto (hebree מחוז הדרום, Meĥoc haDarom), estas unu el ses ĉefaj administraj unuoj de Israelo. Laŭ areo ĝi estas la plej granda, kaj en komparo ĝi estas la distrikto malplej dense loĝata. Distrikta ĉefurbo estas Be'er Ŝeba. En 2005 en la teritorio vivis 1 000 000 loĝantoj.
Suda distrikto de Israelo | ||||
---|---|---|---|---|
מחוז הדרום Meĥoc haDarom |
||||
Distrikto | ||||
Distriktoj de Israelo, geografia lokigo [+] | ||||
Lando | Israelo | |||
Parto de | Gaza Sektoro | |||
Ĉefurbo | Be'er Ŝeba | |||
- koordinatoj | 31° N, 35° O (mapo)30.6666666734.83333333 | |||
Akvokolektejo | 14 185 km² (1 418 500 ha) [+] | |||
Areo | 14 185 km² (1 418 500 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 1 272 100 [+] (2017) | |||
Denseco | 89,68 loĝ./km² [+] [+] | |||
ISO 3166-2 | IL-D | |||
|
||||
Suda distrikto de Israelo | ||||
Vikimedia Komunejo: South District (Israel) [+] | ||||
La distrikto pludividiĝas al du subdistriktoj, nomataj נפות ("nafot", plurale; singulare nafa):
- Aŝkelon
- Be'er Ŝeba
La Suda Distrikto kovras la plejparton de la geografiaj regionoj Negevo kaj Arabaho. Laŭ la stato de januaro 2007, entute 1.002.400 homoj loĝas en ĝi - el inter la loĝantoj 86 procentoj estas judoj kaj 14 procentoj araboj (plejparte islamanoj). La administra centro de la distrikto estas Be'er Ŝeba (באר שבע), kvankam la plej larĝa urbo estas Arad (ערד). Relative prosperaj urboj respektive antaŭurboj estas Omer (עומר), Meitar (מיתר) kaj Lehavim (להבים), malpli prosperaj estas Sderot (שדרות), Netivot (נתיבות) kaj Ofakim (אופקים) (fonto ).
La geografia centro de la regiono cetere proksimume lokigeblas per la koordinatoj 30° 40' norde kaj 34° 50' oriente.