Sudanaj savanoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La sudanaj savanoj estas larĝa zono de tropika savano kiu trakuras orienten-okcidenten la afrikan kontinenton, ekde Atlantiko en la okcidento ĝis Etiopaj Altaĵoj en la oriento. La sahela savano de akacioj, troviĝas en la nordo, inter la sudanaj savanoj kaj Saharo. En la sudo la arbara-savana mozaiko estas transira zono inter la sudanaj savanoj kaj la gvineaj humidaj arbaroj kaj la kongaj arbaroj kiuj pli apudas la ekvatoron.
La Monda Natur-Fonduso (WWF) subdividas la sudanajn savanojn en du ekoregionojn, apartigitajn per la Kameruna Altebenaĵo. La okcident-sudana savano iras ekde Atlantiko ĝis orienta Niĝerio, kaj la orient-sudana savano etendas sin de Kameruna Altebenaĵo orienten ĝis Etiopaj Altaĵoj. Kune, tiuj du ekoregionoj konstituas tutmondaj 200-regionon. La sudanaj savanoj estas unu el la tri apartaj fiziografiaj regionoj de la pli granda afrika kontinento. Fiziografie tiu provinco estas subdividita en tri apartajn fiziografiajn sekciojn, la Niĝero-Basenon, la Ĉada Lago-Basenon, kaj la Mez-Nilo-Basenon.