Sulavesa maro
maro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sulavesa maro situas en la okcidenta parto de la Pacifika Oceano. Ĝi estas limigita de la insularo Suluo norde, kun la Sulua maro , kaj la insulo Mindanao, Filipinoj. Oriente troviĝas la insuloj Sangi, sude la insulo de Sulaveso kaj okcidente la insulo de Borneo. Ĝi okupas areon de 280 000 km², kaj atingas profundecojn de ĝis 6.200 m.