Supíkovice
From Wikipedia, the free encyclopedia
Supíkovice estas vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Jeseník. Supíkovice tiriĝas laŭlonge laŭ ŝoseo, kiu deflankiĝas en Písečná de komunikaĵo Jeseník - Mikulovice direkte al nordo al Velké Kunětice. Vivas ĉi tie 644 loĝantoj (2024). Katastron kun areo 927 ha okupas tamen nordorientaj deklivoj de zono de Riĥleba montaro, kiu estas markata kiel Sokola montodorso, kaj tamen okcidenta parto de montetaro de Bělá proksime de rivero Bělá. En 1976 - 1990 partoj de Supíkovice estis ankaŭ Velké Kunětice kun vilaĝetoj Františkov kaj Strachovičky.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Supíkovice | |||
germane Saubsdorf, pole Supikowice | |||
municipo | |||
Kalkofarejo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Supíkovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
Administra municipo | Jeseník | ||
Historiaj regionoj | Nisa princlando, Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Riĥleba montaro | ||
Kavernoj | Kavernoj Na Špičáku | ||
Rojo | Kunětička | ||
Situo | Supíkovice | ||
- alteco | 407 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 17′ 52″ N 17° 15′ 19″ O (mapo) | ||
Katastro | 9,27 km² (927 ha) Supíkovice | ||
Loĝantaro | 644 (2024) | ||
Denseco | 69,47 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1284 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 790 51 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0711 | ||
NUTS 5 | CZ0711 541117 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Supíkovice | |||
Retpaĝo: www.supikovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hradec-Nová Ves, Písečná, Velké Kunětice, Česká Ves kaj Stará Červená Voda.