Departemento Szilágy
From Wikipedia, the free encyclopedia
Szilágy (silAdj) - plene hungare Szilágy vármegye, germane Komitat Szilágy aŭ Komitat Zillenmarkt - estis historia reĝa departemento en la orienta parto de la Hungara reĝlando kadre de la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario, en okcidenta Transilvanio. Ĝi ekzistis ekde la jaroj 1876 (antaŭe la teritorio apartenis al la departemento Közép-Szolnok), kaj post 1919 daŭriĝis kiel distrikto Sălaj (hungare Szilágy megye).