Tălmaciu
urbo en nuna Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tălmaciu [təlmaĉu] (hungare: Nagytalmács [nadjtalmaĉ], germane: Talmesch [talmeŝ]) estas urbo en la distrikto Sibiu en Rumanio ĉe la nordorienta piedo de la Sibiu-montaro sur la dekstra bordo de la rivereto Cibin, sudoriente de Sibiu.
Rapidaj faktoj urbeto en Rumanio, Ĝemelurboj Vitré vd ...
Tălmaciu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Sibiu | ||||
Alinome | Nagytalmács hungare, Talmesch germane | ||||
Iama hungara departemento | Szeben | ||||
Situo | 45° 40′ N, 24° 16′ O (mapo)45.66944444444424.261111111111 | ||||
| |||||
Alto super maro | 378 m | ||||
Poŝtkodo | 555700 | ||||
Loĝantaro | 6,905 (en 2011; 8.837 en 2002) | ||||
Fermi
Al la urbo apartenas administre la vilaĝoj Colonia Tălmaciu kaj Tălmăcel. Ĝis 2004 apartenis al ĝi ankaŭ Boița, Lazaret, Lotrioara kaj Paltin, kiuj nun konsistigas la komunumon Boița. Tio estas parto de la kaŭzo de la malpliiĝo de ĝia loĝantaro inter la censoj de 2002 kaj 2011.