TASS
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Telegrafa Agentejo de Sovetunio (ruse Телеграфное агентство Советского Союза, Telegrafnoje agentstvo Sovetskovo Sojuza; mallongigo TASS), estis la centra agentejo por kolekto kaj disdonado de internaj kaj internaciaj novaĵoj por ĉiuj sovetuniaj gazetoj, radiofoniaj kaj televidaj stacioj. Ĝi havis monopolon pri oficialaj ŝtataj informoj, kiuj estis transdonitaj en la formo de TASS-Raportoj (ruse Сообщение ТАСС, Soobŝĉenije TASS).
La agentejo estis fondita la 25-an de julio 1925 per dekreto de la Prezidio de la Supera Soveto de Sovetunio. Tass estis kreita de la Rusa Telegrafo Agentejo (ROSTA), la unua ŝtata novaĵagentejo en Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko. La agentejo estis forte infiltrita de la sekreta polico kaj spionagentejo en Sovetunio, la NKVD kaj la armea agentejo GRU. Multaj el la oficistoj ankaŭ sekrete servis kiel informfontoj al la NKVD (kaj poste, al la KGB).
Post la jaro 1971, TASS estis levita al la statuso de Ŝtata Komitato ĉe la registaro de Sovetunio.