Tabioj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tabioj (japane: 足袋) estas tradiciaj japanaj ŝtrumpetoj. Ili altas ĝis la maleolo kaj apartigas la piedan dikfingron de la aliaj piedfingroj. Oni portas tabiojn, kiam oni portas getaojn aŭ zoriojn kun tradicia kimono aŭ yukata. Tabioj estas plej ofte blankaj, ĉefe kiam temas pri oficialaj eventoj. Foje tamen viroj portas nigrajn tabiojn kaj virinoj buntajn.