Tajgeto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tajgeto-montaro (greke Ταϋγέτος) estas montaro sur la Pelopona duoninsulo, en suda Grekio. Ĝi situas en la regiono Mani kaj dividas Lakonion disde Mesenio. Plej alta pinto estas la piramidforma Hagios Ilias (aŭ Profitis Elias) kun 2.407 m, kiu same estas la plej alta montopinto de la Pelopoo.
Ĉi tiu artikolo temas pri montaro. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Tajgeto (mitologio).
La montaro konsistas ĉefe el kalkŝtono el la terciara epoko kaj el la supra kretaceo.
Tajgeto famas ankaŭ pro tio, ke la montaro servis - laŭ la legendoj - kiel tombejo por misnaskitoj (kun iaj mankoj) de Sparto: onidire la patroj de tiaj beboj devis ĵeti la bebojn en montaran fendon.
- Tajgeto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Tajgeto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)